Chang-E Flugis al la Luno
嫦娥奔月
Antaŭ longtempe, 10 sunoj ekaperis kune en la ĉielo. La tuta loko tuj fariĝis varmega - la tero fumiĝis, la maro sekiĝis, kaj kreskaĵoj en la bieno mortis.
很久以前, 十個太陽突然一起出現在天上. 整個地方隨即變成熱不可當 - 地上冒了煙, 海水乾涸了, 田園的作物都死了.
Vidinte de la okazaĵo, arkisto Hou-Yi /ho-i/grimpis sur la montegon Kunlun, kaj tie, per siaj sagoj li kun tuta energio falpafis la sunojn unu post la alia, ĝis nur unu sola suno restis en la ĉielo.
看到這幅景象, 弓箭手后羿爬上崑崙大山, 在山上以全付力量用他的弓箭把太陽一個個射下來, 只留下一個在天空.
Hou-Yi fariĝis heroo de la lando pro sia helpego al la homoj. Ĉiuj homoj respektis kaj amis lin, multe da junuloj venis al li por lerni arkadon de li. Sed Feng-Meng /fon-mon/, unu de la disĉiploj, estis malbonulo kun malbona intenco.
后羿因為對人民的貢獻而成了國家英雄. 所有人都敬愛他, 許多年輕人來跟他學習射箭. 但是其中有一個徒弟叫逢蒙, 是個懷有不良企圖的壞蛋.
Iun tagon en aŭtuno, Hou-Yi iris viziti amikon sur Kunlun. Survoje li renkontis la di-avinon Wang-Mu /van-mu/, kiu donacis al li eliksiron pro lia heroaĵo. Laŭdire, post manĝanta la eliksiron, oni povas tuj iri al la ĉielo kaj fariĝi senmorta. Tamen, Hou-Yi ne volis forlasi sian belegan edzinon Chang-E /ĉan-o/, tiel li ne manĝis la eliksiron kaj donis ĝin al Chang-E gardteni.
秋天某日, 后羿到崑崙山拜訪朋友. 他在路上遇見了王母娘娘, 娘娘為他的英勇事蹟贈給他一粒仙丹. 據說吃了那仙丹即可升天成仙. 然而, 因為后羿捨不得離開他的嬌妻嫦娥, 所以他不吃仙丹, 反而把它交給嫦娥保管.
Post tri tagoj, Hou-Yi eliris ĉasadi kun ĉiuj liaj disĉiploj. Tamen Feng-Meng, sinŝajnigis malsanon kaj restis hejme. Post ili foriris, Feng-Meng, kun glavo en mano, perfortis Chang-E transdoni la eliksiron al li. Chang-E, sciante ke ŝi ne povas venki lin, tuj elprenis la eliksiron kaj glutis ĝin. Tuj kiam ŝi manĝis la eliksiron, Chang-E sentis, ke ŝia korpo ŝvebas en la aero, flugas tra la fenestro kaj iras rekte al la ĉielo. Chang-E pripensis sian edzon, tiel ŝi flugis al la klara kaj brila plenluno - la plej proksima astro de la tero.
三天後, 后羿和弟子們出去打獵. 逢蒙則裝病留在家裡. 當大家都出門後, 逢蒙手握著劍, 逼嫦娥交出仙丹. 嫦娥知道打不過他, 立即取出仙丹吞下. 吃了仙丹後, 嫦娥即刻感到全身變輕, 飛出窗外, 直奔天上. 嫦娥想起她的丈夫, 因此飛向那輪明亮的滿月 - 離地球最近的星球.
Vespere, Hou-Yi revenis de ĉasado. Sciante la okazaĵon de la servistino, li estis tiel kolera, ke li volus mortigi Feng-Meng. Sed Feng Meng jam antaŭe forkuris. Tiel malĝoje, Hou-Yi rigardis al la ĉielo kaj vokis la nomon de sia edzino. Ĉi-momente, li eltrovis, ke kontraŭ la klara kaj brila luno videblas silueto simila al Chang-E. Hou-Yi tuj ordonis la servistinon pretigi ĉiujn manĝaĵojn ŝatatajn de Chang-E sur la tablon en la ĝardeno kaj ekpreĝis bonfarton al sia amata edzino sur la plenluno. Post kiam la homoj sciis, ke Chang-E fariĝas senmorta, ĉiu jare ili ankaŭ preĝas sub la mezaŭtuna plenluno kaj deziras al ŝi bonfortunon kaj prosperon.
晚上后羿打獵回來, 從侍女得知事件後, 非常生氣, 恨不得殺了逢蒙, 但他早已逃之夭夭. 后羿極為悲傷, 仰望天空, 呼喊著愛妻的名字. 此時, 他突然發現, 在明亮的月上可以看到形似嫦娥的身影. 后羿隨即命侍女在院子裡的桌上備妥嫦娥愛吃的食品, 祭祀月宮裡的愛妻. 當人們得知嫦娥成仙後, 每年他們也都在中秋滿月時拜拜, 祝願她幸運美滿.
Du pentraĵoj pri ŝia flugo al luno: al luno 1 | al luno 2
兩張嫦娥奔月的畫作
Subscribe to:
Post Comments (Atom)

No comments:
Post a Comment