Saturday, January 11, 2014

La Duoble-Naŭa Festo - 重陽節

La Duoble-Naŭa Festo
重陽節

La "Chong-Yang /ĉon-jan/ Festo" okazas je la naŭa tago de la naŭa luna monato, kaj estas tial nomiĝas la Duoble-Naŭa Festo. Ĉi jare ĝi okazas je la 19a de oktobro.
重陽節是在農曆九月九日, 因此又稱為重九節. 今年它是在陽曆的十月十九日.

La festo komencis frue dum la Interbatalantaj Ŝtatoj Periodo (475-221 a.K.). Laŭ la yin-yang /jin-jan/ dikotomio, sur tiu baziĝas la ĉina mondokoncepto, yin reprezentas malluma kaj pasiva kaj yang reprezentas viva kaj brila. La nombro naŭ estas konsiderata kiel yang. La naŭa tago de la naŭa monato estas duobla yang tago, tial la nomo "Chong-Yang Festo" (chong signifas "ripeta" aŭ "duobla" en la ĉina). Krome, ĉar duoble-naŭa (jiu-jiu /ĝiu-ĝiu/) estis homonimo de "por-ĉiam", la ĉina prauloj konsideris ĝin bonaŭgura tago, kiu meritas festi.
重陽節起源於戰國時期 (西元前 475-221). 根據中國的陰陽二元論, 陰代表黑暗及消極, 而陽則代表生命及光明. 九屬陽, 九月九日是重陽之日, 故名 "重陽節" (中文的重即是重複, 兩次之意). 此外, 因為重九 (九九) 和 "久久" 同音, 先人們認為是個吉祥日, 值得慶祝.

Okaze de la Duoble-Naŭa Festo, homoj kutime grimpas montojn, ĝuas rigardi florojn de krizantemo, trinkas krizanteman vinon, kaj manĝasnaŭtavola-rizkukojn. Tiun tage ankaŭ homoj portas dekoraĵojn faritajn el la zhuyu /ĝu-ju/ planto (cornus officinalis) por eviti malbonaĵojn.
重陽時節人們習慣上要登山, 欣賞菊花, 喝菊花酒, 並吃九層糕. 當天, 人們也佩帶茱萸避邪.

La Duoble-Naŭa Festo ankaŭ estas okazo dedicata al la maljunuloj. Maljunuloj kutime ĝuas ekskurson al vidindaĵoj sur altmonto kun siaj idoj aŭ familianoj. Kompreneble tiu aranĝo estas bona ne nur al la sano de la pliaĝuloj sed ankaŭ helpas al la plibonigo de rilatoj inter la familianoj.
重九節也是敬老的節日. 長者往往在這天由子女或家人們陪伴出遊登山賞景. 當然這種活動不但有益老人健康, 也對家人之間建立良好親情關係很有幫助.

Jen poemo verkita de Wang Wei /van-vej/ okaze de Duoble-Naŭa Festo, tiam li ne eblis ĉeesti kun siaj fratoj grimpi la hejmlokan monton:
下面是一首由王維在重九節因不克和兄弟們登山東故鄉的山所寫的一首詩:

Pripensi Fratojn Je Duoble-Naŭa Tago / Wang Wei

Fremdlande mi estas soleca viro;
Dum festo egas mia hejmsopiro.
Fore vi ĉiuj monton grimpas;
Ĉe vi nur mia ĉeesto mankas.

九月九日憶山東兄弟 / 王維

獨在異鄉為異客, 
每逢佳節倍思親.
遙知兄弟登高處,
遍插茱萸少一人.

No comments: