Saturday, January 11, 2014

La Luno-Festo - 中秋節

La Luno-Festo
中秋節

La Luno-Festo, unu el la plej gravaj tradiciaj eventoj por ĉinoj, ankaŭ nomiĝas Mezaŭtuna Festo, ĉar ĝi okazas ĉiu jare je la mezo de aŭtuno, t.e. la 15a de la 8a luna monato – la 25a de septembro ĉi jare.
月節, 中國人最重要的節日之一, 又叫中秋節, 因為它在每年秋季之中來臨, 亦即陰曆的 8 月 15 日 - 今年正好是在陽曆的 9 月 25 日.

Legendo diras ke Chang-E /ĉan-o/ flugis al la luno kaj deposte loĝas tie ĝis nun. Oni povus vidi ŝin danci sur la luno dum la Luno-Festo. 
傳說嫦娥奔月之後即住在那兒. 中秋節時分我們還可以看見她在月宮裡跳舞哩.

La Luno-Festo ankaŭ estas okazo por familia kuniĝo. Kiam la plenluno altiĝas, familianoj kolektas kune rigardi la plenan lunon, manĝi lunokukojn, kaj kanti lunajn poemojn. Kun la plenluno, la legendo, la familio kaj la poemoj, tre nature ni konsentas, ke ĉi tiu estas perfekta harmonio en la mondo. 
中秋節也是家庭團聚的日子. 當一輪明月逐漸上升, 家人們聚集一起觀賞明月, 吃著月餅, 吟誦著有關月亮的詩歌. 明月, 傳說, 家庭, 及詩歌, 這種種自然令我們覺得真是一幅世上完美的天倫之樂.

La Luno-Festo ankaŭ estas vere romantika nokto se ĝi estas kvieta, sen nubo, kaj kun milda zefiro. Amantoj pasigas tian romatikan nokton kune gustumi la bongustan lunokukon kun iom vino aŭ teo kaj ankaŭ rigardi la helan plenlunon. 
中秋如果寧靜, 無雲, 又有微風, 它也是個充滿浪漫的夜晚. 情人們共度這浪漫的夜晚, 一起品嘗著爽口的月餅, 再小酌甜酒或熱茶, 同時欣賞著那明亮的滿月.

Por homoj kiuj ne povas kuniĝi, egale ili ankaŭ povas ĝui la nokton tiel, ke de malsamaj lokoj ili samtempe rigardas la saman lunon, kiel la rigardantoj sentas, ke ili estus kune. 
無法共聚的人們, 也一樣可以同享這一夜, 從不同地方同時觀看同一輪月亮, 就會覺得好像他們是在一起.

Mi esperas, ke la Luno-Festo alportos al vi feliĉon.
我祝願中秋節為你帶來幸福快樂.

Diversaj lunokukoj de Tajvano
各種台灣中秋月餅

No comments: